Esperanto/Ekzercoj 9

Origem: Wikilivros, livros abertos por um mundo aberto.

Exercícios 9


Organizo de la Movado (Sylla Chaves)


Prepara Teksto


La ĉefa internacia Esperanto-organizaĵo nomiĝas Universala Esperanto-Asocio, kaj estas konata per la komencaj literoj UEA. ĝi havas sian centran oficejon en Eŭropo, kaj delegitoj en preskaŭ la tuta mondo. Iliaj nomoj kaj adresoj troviĝas en la jarlibro, kiun UEA eldonas. Tiu delegitaro estas tre efika.

Krome UEA havas ĉiujare universalan kongreson en malsamaj urboj. Estas nenio pli taŭga por vidi la progreson de la Esperanto-movado ol la ĉeesto en la universalaj kongresoj. La miloj da ĉeestantoj en la kongresoj estas tamen nur malgranda parto el la miliono da

esperantistoj, kiuj ekzistas en la mondo.


Dialogo


La leciono jam finiĝis. Pluraj lernantoj jam foriris, sed Filipo kaj Karlo daŭre parolas pri la plej efika maniero organizi la instruadon kaj diskonigon de la internacia lingvo.

Karlo: ĉu vi konas la centran oficejon de la Universala Esperanto

Asocio?

Filipo: Jes. Mi jam estis plurfoje tie, kaj ankaŭ ĉeestis plurajn

universalajn kongresojn. Mi mem estas delegito de UEA. Mia

nomo aperas en la jarlibro.

Karlo: Oni diras, ke estas pli ol unu miliono da homoj, kiuj

parolas Esperanton en la mondo.

Filipo: Tio estas vero. Tamen nur kelkaj miloj laboras instruante

tiun lingvon aŭ informante pri ĝi.

Karlo: Tiel nia afero certe ne progresos.

Filipo: En la dudeka jarcento nenio progresas sen la helpo de radio

kaj televido.

Karlo: Vi pravas. Tamen radio kaj televido estas tro multekostaj

por niaj organizaĵoj...


Respondu ...


Kio estas UEA?

> UEA estas la ĉefa internacia Esperanto-organizaĵo.

Kie estas ĝia centra oficejo?

> ĝia centra oficejo estas en Eŭropo (Roterdamo, Nederlando)

Kie ĝi havas delegitojn?

> ĝi havas delegitojn en preskaŭ la tuta mondo.

Kiel ofte ĝi havas universalajn kongresojn?

> ĝi havas universalajn kongresojn ĉiujare.

Kie ĝi havas tiujn kongresojn?

> En pluraj malsamaj urboj tra la tuta mondo.


Traduku Esperanten...


terminar continuadamente eficaz (estar presente) (diversas vezes)

finiĝi daŭre efika ĉeesti plurfoje

escritório livro do ano diz-se verdade alguns milhar

oficejo jarlibro oni diras vero kelkaj milo

coisa progredir século televisão ter razão caro(dinheiro)

afero progresi jarcento televido pravi multekosta

Quando sua casa estava sendo construída,

Kiam via domo estis konstruata,

as nossas já tinham sido construídas;só a dele estava por construir

la niaj jam estis konstruitaj;nur la lia estis kontruota.

Os dois eleitos são conhecidos. Estando para fugir, ele foi preso.

La du elektitoj estas konatoj. Fuĝonte, li estis arestata.

No jantar, comeremos o peixe apanhado por José.

Je la vespermanĝo, ni manĝos la fiŝon kaptitan de Jozefo.

Pedro matou o pássaro em vôo. Os convidados estão chegando.

Petro mortigis la birdon flugantan. La invititoj estas alvenantaj.

Apresento-lhe a bela jovem que se casará com meu filho.

Mi prezentas al vi la belan junulinon edziniĝontan al mia filo.

Já li o livro escolhido por você para a sua noiva.

Mi jam legis la libron de vi elektitan por via fianĉino.

Admirada por todos, ela está muito feliz.

Admirate de ĉiuj, ŝi estas tre feliĉa.


Nevariaj Vortoj (antaŭ,ĉirkaŭ,el,for,kontraŭ,krom,laŭ,kun)


_____ (diante)la domo. Iri ___ de la danĝero. __ oro.

Antaŭ for El

Iri ___ (em companhia) li. Agi ___ (segundo) sia kapo.

kun laŭ

Mia kato malaperis _____ (há) tri tagoj. __ (de dentro) la klubo.

antaŭ El

_____ (cerca de) mil personoj. Revenu _____ (antes) la nokto.

ĉirkaŭ antaŭ

___ (longe) de la okuloj. Lukti _______ la sorto. ___ Sankta Mateo.

For kontraŭ Laŭ

___ kolero. La poŝto staras _______ la urbdomo.

Kun kontraŭ

Nenion diru ____ (exceto) la vero. Mi promenas ___ mia hundo.

krom kun

La suno rondiras _______ la Tero. Mi prenis monon __ mia poŝo.

ĉirkaŭ el


Afiksoj (-ebl, -ej, -il, -ind, -ism, -uj, -um)


Lavável> lav___a. Anglicismo> angl___o. Colarinho> kol__o.

ebl ism um

Agulha> kudr__o. Padaria> Pan__o. Visível> vid___a.

il ej ebl

Inglaterra> Angl__o ou Angl__o. Pereira> Pir__o ou Pir____.

uj io uj arbo

Ensaboar> Sap__i. Asa> flug__o. Igreja> Preĝ__o.

um il ej

Preferível> Prefer___a. Remédio> kurac__o. Saleiro> Sal__o.

ind il uj

Macieira> Pom__o ou Pom____. Marxismo> Marks___o.

uj arbo ism

Louvável> Laŭd___a. Machado> Hak__o. Escola> Lern__o.

ind il ej

Potável> Trink___a. Bebível> Trink___a. Invencível> __venk___a.

ebl ind Ne ebl


Gerda Malaperis - ĉapitro 8 (Claude Piron)


En la universitata memserva restoracio, Linda sidas kaj pensas. ŝi pensas ne tre trankvile. Fakte, ŝiaj pensoj iĝas pli kaj pli maltrankvilaj.

ŝi observas la junan viron, ki metis ion en la kafon de Gerda. ŝi pli kaj pli maltrankviliĝas. Tom kaj Bob estas for jam longe. Ili ne revenas. ĉu do vere okazis io al Gerda? Sed kio okazis? ĉu io grava? Linda observas la junulon kaj pensas:

" Kion mi faros, se li ekstaros kaj foriros? ĉu mi sekvu lin? Kion mi faru, se li iros eksteren? ĉu mi sekvu lin ekstere? Mi ne scias, kion mi faros. Mi ne scias, ĉu mi sekvu lin aŭ ne. Kaj se li foriros en aŭto? ĉu ankaŭ mi sekvu lin aŭte? Jam estas vespero. Baldaŭ venos nokto. Jes. Baldaŭ noktiĝos. ĉu mi sekvu lin nokte? Kaj eĉ se li ne iros eksteren de la universitato, eĉ se li restos ĉi tie, ĉu mi sekvu lin? Se li eliros tra tiu pordo, li iros en la koridoro al iu ĉambro. ĉu mi sekvu lin en la koridoron? ĉu mi sekvu lin en la koridoro?


Gerda Malaperis - ĉapitro 8 (daŭrigo)


ĉu mi sekvu lin en la ĉambron, en kiun li eniros? Ne. Neeble. Mi atendos en la koridoro.Sed se nenio okazos? Se li restos longe plu en la ĉambro? Kaj se li eliros tra tiu pordo, li iros eksteren, verŝajne al la urbo. ĉu mi sekvu lin al la urbo? ...en la urbon? ...en la urbo?

Se li iros piede, eble li vidos min, verŝajne li vidos min. Li suspektos, ke mi lin sekvas. Li turnos sin al mi. Mi ektimos. Mi paliĝos, aŭ mia vizaĝo iĝos ruĝa kiel tomato. Jes. Mi konas min. Mi paliĝos kaj tuj ruĝiĝos. ĉiaokaze, mi maltrankviliĝos. Jam nun mi maltrankviliĝas.

Se li iros per buso, li eĉ pli certe vidos, ke mi sekvas lin, ĉar mi devas kune atendi ĉe la haltejo. "

Linda ne sukcesis decidi, kion ŝi faru.

ŝi timas. ŝia koro batas rapide. ŝi volus, ke Tom kaj Bob estu kun ŝi, ke ili helpu ŝin decidi. ŝi sentas, ke ŝia koro rapidiĝas, sed ŝi ne scias kion fari.

@@


Gerda Malaperis - ĉapitro 8 (daŭrigo)

Kaj jen, antaŭ ol ŝi povis decidi, antaŭ ol ŝi sukcesis retrankviliĝi, jen la juna viro ekstaras. Li rigardas al la koridora pordo. ĉu tien li iros? Li rigardas al la pordo, tra kiu oni eliras al la urbo. ĉu tien? Jes, tien li iras.

Kaj Linda aŭtomate ekstaras kaj ekpaŝas al la sama pordo. Ne ŝi decidis. ŝajnas, ke ŝia korpo decidis mem. ŝajnas, ke ŝiaj kruroj agas mem. Nu, ĉiaokaze, jen Linda sekvas lin. Al kiu mistera destino?


Respondu al la demandoj ....


Kie restis Linda?

> Linda restis ene de la memserva restoracio, observante viron.

Kian viron ŝi observas?

> ŝi observas la junan viron, kiu metis ion en la tason de Gerda.

Kie estas Tom kaj Bob?

> Ili estas en la koridoro helpante al Gerda, kiu falis.

Kion pensas Linda?

> ŝi pensas, kion ŝi faru por sekvi la junulon, se li eliros.

ĉu ŝi iros post li, se li iros al la urbo?

> Laŭ ŝia penso, ŝi sekvos post li.

Kia ŝi estas?

> ŝi estas tre maltrankvila kaj ŝia koro forte batas.

Kiam la juna viro ekstaris kaj foriris, ĉu ŝi postsekvis lin?

> Jes, ŝi aŭtomate sekvis lin kaj ekpaŝis al la sama direkto.

Kien ŝi iras?

> Al iu mistera destino, kien ŝi ne scias.



^Esperanto^ | Leciono 9 | Ekzercoj 9 | Leciono 10